Panorama bildo

Panoramaj bildoj prezentas bildon, foton, pentraĵon, kiu donas iluzion de realo. Se la spekta angulo estas 360 gradoj, oni nomas tiun ankaŭ rundbildo. Panoramobildoj gravas por agrikulturo kaj arĥitekturo. Satelitaj fotoj estas ofte panoramaj fotoj.

Laŭ Francisko Azorín Panoramo estas Granda pentraĵo sur ronda, konkava muro, lumigita de supre k. rigardebla de la malluma centro. Ejo, kie oni elmetas tian bildon. Kion oni elmetas plurajn bildojn oni nomas ĝin Polioramo.[1] Li indikas etimologion el la greka pan + horama (ĉia vido), kiel vorto elpensita de R. Barker en 1787ª j.[2]

Sunsubiro ĉe Königswalde
Sunsubiro ĉe Königswalde
  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 157.
  2. Azorín, samloke.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search